Anneke Schouten-Buys
Anneke Schouten-Buys el Holando vizitis YunTech, Douliou Yunlin je 2007-04-14. Jen fotoj de ŝia vizito.Vizito al YunTech Arta Centro
Diskutas kun artistoj en YunTech Arta Centro
Ĝujas vegetaran manĝaĵon en Restoracio Klaudia
Fotas terenon de YunTech
Iom promenas sur tereno de YunTech
Subskribas post vizito al Religia Muzeeto
===
Jen poemoj verkitaj de ŝi dum la vojaĝo en Tajvano:
Klaso
scivolaj okuloj
rigardas, demandas, ridas.
La nova sperto estas
mi.
la 28-an de marto 2007
(en la lerneja Esperanto klaso de Reza )
課堂
好奇的眼睛
看著, 問著, 笑著
新體驗的是
我
2007/03/28
Reza 的世界語課堂
----
Taj Chi
Ekzercante en parko
mi ricevas mesaĝon
de arbo sur falanta
flaviĝinta folio.
Pingtung,
la 2-an de aprilo 2007
太極
在公園運動
我收到一封
樹給我的信
寫在黃色落葉上
2007/04/02
屏東
----
Ĉu blankaj floroj?
Ne, sur arbofolioj
rebrilas suno.
Kaohsiung,
la 30an de marto 2007
那些是白花嗎?
不, 是樹葉
反射著日光.
2007/03/30
高雄
1 Comments:
Mi plej kore salutas vin el Kroatio. Via blogo estas tre interesa.
Post a Comment
<< Home